Spegulo Songtext
von Kore
Spegulo Songtext
Vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegul′
Jen tio, tra mia vid', min tro ĝenas pro ia malfid′
Sentiĝas la provok' enire en tiu ĉi lok'
Frakasi ĝin ja povus mi, nu, kial insistas vi?
Intence ĝi timegas min, ĉu metis vi tie ĉi ĝin?
Ene de spegulo aperas mizerulo
Ne eblas al vi spekti propran reflekton vian
Ene de spegulo aperas nur skrupulo
Vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegulo
Jen tio tra mia vid′ ene de speguloj
Rompi ĝin, kia stulta pens′ ja pri tio sparkis la mens'
Ĉi pecoj spegulus al mi pli da bildoj da infami′
Pro ĉi reflekta malhela rigardo kaj tikla, tikla sendado sen ŝparo
Endas nur eviti ĝin por ke neniam vundu min

Jes, pro tio, tra mia vid', min tro ĝenas speguloj
Ja la nigr′ skizas imagon, malaperigante agres-povon pro tago
Jes, dum nokt', ne pluas vid′, speguloj for, ne plu perfid'
Multajn spegulojn frakasis mi, sed vane, vane, sukcesis mi
Funde de mia nigreca nesto, ne eskapis mi al pasinteco mia

Lyrics powered by www.musixmatch.com