Ardas havena vivo Songtext
von Kajto
Ardas havena vivo Songtext
Ardas havena vivo, vivo, vivo
Laŭtas tumulta aktivo, aktivo, aktivo
Movas sin formoj, fumoj
Buntas kostumoj, lumoj
Ridas la mevorondoj
Bluas ĉielo, ondoj
Dancas sennombraj ŝipoj
Ĝojas maristaj skipoj
Bele somero varmas, varmas, varmas (bele somero varmas, varmas, varmas)
En la haveno svarmas, svarmas, svarmas (en la haveno svarmas, svarmas)
Fiŝoj jen brile oraj
Homoj nur bonhumoraj
Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj
Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj
Sur la najbara strando, strando, strando (sur la najbara strando, strando, strando)
Flirtas junula bando, bando, bando (flirtas junula bando, bando)
Flikas olduloj lerte
Retojn plektitajn sperte
Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurdo fono
Buntas kostumoj, lumoj
Movas sin formoj, fumoj
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Laŭtas tumulta aktivo, aktivo, aktivo
Movas sin formoj, fumoj
Buntas kostumoj, lumoj
Ridas la mevorondoj
Bluas ĉielo, ondoj
Dancas sennombraj ŝipoj
Ĝojas maristaj skipoj
Bele somero varmas, varmas, varmas (bele somero varmas, varmas, varmas)
En la haveno svarmas, svarmas, svarmas (en la haveno svarmas, svarmas)
Fiŝoj jen brile oraj
Homoj nur bonhumoraj
Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj
Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj
Sur la najbara strando, strando, strando (sur la najbara strando, strando, strando)
Flirtas junula bando, bando, bando (flirtas junula bando, bando)
Flikas olduloj lerte
Retojn plektitajn sperte
Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurdo fono
Buntas kostumoj, lumoj
Movas sin formoj, fumoj
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo
Laŭtas tumulta aktivo
Writer(s): Nanne Kalma, Redoulez Redoulez Lyrics powered by www.musixmatch.com