Songtexte.com Drucklogo

Vortoj Songtext
von Persone

Vortoj Songtext

Vortoj, vortoj
El via buŝ′
Tien, reen
Per tiro kaj puŝ'
Kelkaj monatoj forpasis
De l′ ruĝa aŭtun'
Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro
Sed nun.

Ĉu tenus vin plu la kred'
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared′
Panikon vualas?


Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru′
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund'
Ni trovos ripozon, rifuĝon
De l′ pensa inund'

Ĉu tenus vin plu la kred′
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared'
Panikon vualas?

Ĉu tuŝus nin la susur′
Se la cerbo eksplodas?
Ĉu logus nin la futur'?
Futuro eksmodas

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Welcher Song ist nicht von Robbie Williams?

Fans

»Vortoj« gefällt bisher niemandem.