Songtexte.com Drucklogo

Se la cerbo volas Songtext
von Persone

Se la cerbo volas Songtext

Mi alvenis ĝustatempe
Por la granda sensaci′
Steloj brilis firmamente
Kiam ŝi sidiĝis apud mi
Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la mirakon de progres'?
Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas


Post ĉiela promenado
Ŝi revenis al la ter′
Por matenmanĝ' kun marmelado
Kaj prudenta malaper'
Kaj ŝi diris: Nun mi iru ĉiam superen kaj sen ĉes′
Ni atingos ajnan celon kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral
Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal′

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono sufiĉas
Kaj ĝusta vento blovas

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Whitney Houston sang „I Will Always Love ...“?

Fans

»Se la cerbo volas« gefällt bisher niemandem.