Songtexte.com Drucklogo

Nun mallumas ekstere Songtext
von Persone

Nun mallumas ekstere Songtext

Nun mallumas ekstere
Ene flagras kandel′
Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj
Staras surtable botel'

Mi foliumas senpense
Tra malnova gazet′
Kaj ĉi-nokte mi certe enuas
En la profunda kviet'

Kial daŭre ŝi mankas?
Mi ne volas ŝin plu
Kial daŭre mi aŭdas la voĉon
Eĉ en kaoso kaj bru'?


Kaj min mankas la ruĝo
Kie estas ĝi nun?
Ĝi ne estis la ruĝo de fajro
Sed de morta folio en aŭtun′

Mi nur volis komponi
Etan kanton al ŝi
Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas
Stultaĵoj aŭ ironi′

Kaj se vi ne kontraŭas
Tiam ĉesas mi nun
Kaj atendos por nova okazo
Je la leviĝ' de la lun′

Je la leviĝ' de la lun′

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Wer ist gemeint mit „The King of Pop“?

Fans

»Nun mallumas ekstere« gefällt bisher niemandem.