Songtexte.com Drucklogo

Maskobalo Songtext
von Persone

Maskobalo Songtext

Bonvenon al la granda maskobalo!

Bonan matenon!
Ĉu vi bonfartis en la sonĝ′?
Bonan alvenon!
Al la vera mond'

Jen la realeco
Banĉambre de spegul′
Rigardas vin kompate
Vizaĝ' de sentaŭgul'

Vi havas taskon
Ne estas tempo por konsol′
Elektu la maskon
Por via hodiaŭa rol′


Armita per rideto
Vi iru al konker'
Malantaŭ ĝojtavolo
Kaŝiĝas la mizer′

Bonvenon al la granda maskobalo!
Miloj da ridetoj el paper'
Nenio estas vero en la halo
Sed aliflanke, kio estas ver′?

Jen la foiro
Kie vendatas ĉio ajn
Plena je miro
Gapas vi antaŭ bril' kaj ŝajn′

Vi kuras en la rondon
De l' gaja maskular'
Dancanta por forfuĝi
De l′ frosto kaj amar′

Bonvenon...

Bonvenon...

Bonvenon al la granda maskobalo!


Nenio estas vero en la halo
Sed aliflanke, kio estas ver'?

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Welcher Song ist nicht von Britney Spears?

Fans

»Maskobalo« gefällt bisher niemandem.