Songtexte.com Drucklogo

La leviĝo de la lun' Songtext
von Persone

La leviĝo de la lun' Songtext

Estas mi kaptita en amasmalliberej′
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraĝas movi min
Ĉar en la taga lum'
Montriĝas ĉiu mia ago

Ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat′
Ĉiam min observas la okuloj
Kaj kreskas ĝis paniko
La malbeno de solec'
Meze de aliaj prizonuloj


Sed je sunomalleviĝ'
Mi liberiĝas de la pun′
Kaj ĝuas vian amon
Finfine
Je la leviĝo de la lun′

Ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ'
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraĝas movi min
Ĉar en la taga lum′
Montriĝas ĉiu mia ago

Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun'
Kaj vidas ĝin proksime al la tero
Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp′
Venos ĝojo, venos nun vespero

Ĉar je sunomalleviĝ'...

Kiam la luno brilas tra via fenestro
Li estas la sola kiu rigardas nin
Sed mi bone konas la vizaĝon de l′ ĝentila noktoestro
Nenion li diros neniel mi timas lin


Ĉar je sunomalleviĝ'...

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Wer ist kein deutscher Rapper?

Fans

»La leviĝo de la lun'« gefällt bisher niemandem.