Songtexte.com Drucklogo

Fantomoj de la pasintec' Songtext
von Persone

Fantomoj de la pasintec' Songtext

Anekdotoj de arbar′
Pecoj de la prarepertuar'
Jes, mi memoras
Vivo freŝis por ni du
Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu
Ili fiodoras

Rakontu do por la centa foj′
Pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec′
Ne sorĉas min la kavalkad′
Mi konas vin tro bone, kamarad'


Nun vi nomas min artist′
Mia nomo staras en la list'
Jes, jes mi aŭdas
Ŝajnis interesa faz′
Mi staras nun en akvo ĝis la naz'
Kaj mi ne aplaŭdas

Rakontu do por la centa foj′
Pri grandkoruso kaj hoboj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec'
Fantomoj de la pasintec′
Ne sorĉas min la kavalkad′
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Rakontu do por la centa foj′
Pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj'

Antaŭjuĝoj, ne aprec′
Fantomoj de la pasintec'
Ne sorĉas min la kavalkad′
Mi konas vin tro bone, kamarad'

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Welche Band singt das Lied „Das Beste“?

Fans

»Fantomoj de la pasintec'« gefällt bisher niemandem.