La chevaleto Songtext
von Jacques Yvart
La chevaleto Songtext
Ĉevalet′ tra la pluva mond'
Besto blanka kun kuraĝo
Ĝi galopis al horizont′
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
Ĝi galopis al horizont'
Ni nur sekvis ĝin — al front'
Ĉiam for de la suna mond′
Tre mizeris la pejzaĝo
Kuris ĝi tra aŭtuna mond′
Kiu sekvis, kiu sekvis
Kuris ĝi tra aŭtuna mond'
Kiu sekvis ĝin — al front′
Tamen flugadis kun volont'
Portis knabojn de l′ vilaĝo
En kampar' pluvis nigra ond′
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
En kampar' pluvis nigra ond'
Ni nur sekvis ĝin — al front′
Kaj la ĉar′ sekvis en respond'
Belan voston en sovaĝo
Tiam ĝi kuris kun volont′
Ĉar ni sekvis, ni nur sekvis
Tiam ĝi kuris kun volont'
Ĉar ni sekvis ĝin — al front′
Iam ĝi en ĉi pluva mond'
Mortis malgraŭ paca saĝo
Pro blankfulma ĉiela font′
Dum ni sekvis, dum ni sekvis
Pro blankfulma ĉiela font'
Dum ni sekvis ĝin — al front'
Mortis ĝi en pluvtrempa mond′
Ĝi do vivis kun kuraĝo
Al ĝi mankis printempa mond′
Kiu foris, kiu foris
Al ĝi mankis printempa mond'
Kiu foris eĉ — en front′
Besto blanka kun kuraĝo
Ĝi galopis al horizont′
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
Ĝi galopis al horizont'
Ni nur sekvis ĝin — al front'
Ĉiam for de la suna mond′
Tre mizeris la pejzaĝo
Kuris ĝi tra aŭtuna mond′
Kiu sekvis, kiu sekvis
Kuris ĝi tra aŭtuna mond'
Kiu sekvis ĝin — al front′
Tamen flugadis kun volont'
Portis knabojn de l′ vilaĝo
En kampar' pluvis nigra ond′
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
En kampar' pluvis nigra ond'
Ni nur sekvis ĝin — al front′
Kaj la ĉar′ sekvis en respond'
Belan voston en sovaĝo
Tiam ĝi kuris kun volont′
Ĉar ni sekvis, ni nur sekvis
Tiam ĝi kuris kun volont'
Ĉar ni sekvis ĝin — al front′
Iam ĝi en ĉi pluva mond'
Mortis malgraŭ paca saĝo
Pro blankfulma ĉiela font′
Dum ni sekvis, dum ni sekvis
Pro blankfulma ĉiela font'
Dum ni sekvis ĝin — al front'
Mortis ĝi en pluvtrempa mond′
Ĝi do vivis kun kuraĝo
Al ĝi mankis printempa mond′
Kiu foris, kiu foris
Al ĝi mankis printempa mond'
Kiu foris eĉ — en front′
Writer(s): Georges Brassens, Paul Fort Lyrics powered by www.musixmatch.com